The following text field will produce suggestions that follow it as you type.

Barnes and Noble

Kiom socialisma estis la reala socialismo?

Current price: $7.80
Kiom socialisma estis la reala socialismo?
Kiom socialisma estis la reala socialismo?

Barnes and Noble

Kiom socialisma estis la reala socialismo?

Current price: $7.80

Size: OS

Loading Inventory...
CartBuy Online
*Product information may vary - to confirm product availability, pricing, shipping and return information please contact Barnes and Noble
"La opinioj pri tio, kio envere estis la socio, plej ofte nomata reala socialismo, larĝe disas: ĉu tute ne socialismo aŭ la malo de socialismo, ŝtatsocialismo aŭ partisocialismo, ŝtatkapitalismo aŭ deformita socialismo, transira socio aŭ simple diktatoreco kaj maljustoŝtato? Ankaŭ sinceraj adeptoj kaj defendantoj de la socialismo ofte ne scias, kiel ili taksu, karakterizu kaj nomu la estintan realan socialismon. Ĉe ili la skalo etendiĝas de senkondiĉa senkritika defendo ĝis kompleta distanciĝo kaj kondamno, kelkfoje ankaŭ formulante, ke tio ankoraŭ ne estis "ĝusta" socialismo, do supozeble "malĝusta". Kun tiu sinteno kongruas ankaŭ la opinio de plimulto de iom aĝaj eksaj GDR-civitanoj, ke la socialismo estis bona ideo, sed ne ĝuste realigita, laŭ la rezulto de antaŭ nelonge farita enketo. Sed en kio eblas distingi, kio estas ĝusta kaj kio malĝusta socialismo? Bedaŭrinde simpla respondo, kiu konas nur ĝustan aŭ malĝustan, ne solvas la problemon, ĉar tiom kompleksaj historiaj evoluprocezoj kiel la estiĝo de nova sociformacio ne premeblas en la skemon de simplaj pens-determinoj. Ĉi tie necesas dialektika, historimateriisma aliro, kiu konsideras la komencajn kondiĉojn de tiuevoluo, taksas la objektivajn eblecojn, kiuj rezultas el tiuj kondiĉoj, kaj poste konkrete esploras la iom-post-ioman procezon de formiĝo de tiu nova socio kaj ekzamenas, kiel kaj kun kiuj rezultoj la objektivaj eblecoj estis transformitaj en realon, kaj ankaŭ kial tio sukcesis nur nesufiĉe. En la sekvo, sur tiu ĉi vojo de konkreta-historia analizo, mi provos proksimiĝi al la ekkono kaj laŭfakta taksado de la reala socialismo [...]."
(El la antaŭparolo de la aŭtoro)

More About Barnes and Noble at The Summit

With an excellent depth of book selection, competitive discounting of bestsellers, and comfortable settings, Barnes & Noble is an excellent place to browse for your next book.

Powered by Adeptmind